Operaco Bumerango

Black and white photo of an industrial installation located next to a body of water. It includes a large number of white storage tanks and buildings, as well as a wharf. A large ship is docked at the wharf.
Aera foto de parto de la Pladjoe rafinejo farita en nekonata dato.

Operaco Bumerango estis malsukcesa aeratako fare de la Usonaj Aerfortoj (USAAF) kontraŭ instalaĵojn de naftorafinejoj en la Japan-okupaciita Palembango en la nokto de la 10a/11a de aŭgusto 1944 dum la Dua Mondmilito. Oni sendis totalon de 54 pezaj bombaviadiloj el aerodromo en Cejlono, el kiuj 39 atingis la celitan areon. La klopodoj bombardadi nafto-rafinejon estis nesukcesaj, kaj oni konfirmis nur unu malgrandan konstruaĵon detruita. Minoj faligitaj en la rivero kiu konektas Palembangon al la maro vrakigis tri ŝipojn kaj damaĝis du aliajn. Britoj helpis en la Operaco kiel apogo por la usonaj bombaviadiloj. Tiu estis la nura atako de USAAF al la strategie gravaj naftoinstalaĵoj de Palembango.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy